Pasereledoj
Amerikaj paseroj estas grupo de ĉefe amerikaj paseroformaj birdoj, formantaj la familion Passerellidae. Ili estas semomanĝantaj birdoj kun konusformaj bekoj, de brunaj aŭ grizaj korpoj, kaj multaj specioj havas distingajn kapomodelojn.
Pasereledoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankakrona pasero
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Kvankam ili kunhavas la nomon pasero, la amerikaj paseroj estas pli rilataj al la malnovmondaj emberizoj ol al la malnovmondaj paseroj (familio Passeridae).[1][2] Amerikaj paseroj estas similaj laŭ aspekto kaj kutimaro ankaŭ al fringedoj, kun kiuj ili estis iam klasitaj.
Taksonomio
redaktiLa Internacia Ornitologia Kongreso (IOK) agnoskas 138 speciojn en la familio, distribuitaj inter tiuj 30 genroj.[3]
Passerellidae
- Genro Oreothraupis
- Genro Chlorospingus
- Genro Rhynchospiza
- Genro Peucaea
- Genro Ammodramus
- Genro Arremonops
- Genro Amphispizopsis
- Genro Amphispiza
- Genro Chondestes
- Genro Calamospiza
- Genro Spizella
- Genro Arremon
- Genro Passerella
- Genro Spizelloides
- Genro Junco
- Genro Zonotrichia
- Genro Artemisiospiza
- Genro Oriturus
- Genro Pooecetes
- Genro Ammospiza
- Genro Centronyx
- Genro Passerculus
- Genro Xenospiza
- Genro Melospiza
- Genro Pezopetes
- Genro Torreornis
- Genro Melozone
- Genro Aimophila
- Genro Pipilo
- Genro Atlapetes
Bildaro
redakti-
Chlorospingus flavopectus
-
Akridomanĝa ammodramo (Ammodramus savannarum)
-
Masklo de Kalamospizo (Calamospiza melanocorys)
-
Flavbeka aremono (Arremon flavirostris)
-
Malhela paserelo (Passerella iliaca unalaschcensis)
-
Kantopasero (Melospiza melodia)
-
Atlapetes flaviceps
Referencoj
redakti- ↑ (2001) “The Old World sparrows (genus Passer) phylogeography and their relative abundance of nuclear mtDNA pseudogenes”, 'Journal of Molecular Evolution' 53 (2), p. 144–154. doi:10.1007/s002390010202. Bibkodo:2001JMolE..53..144A. 21782750. Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Arnaiz-Villena, A. (2009) “Phylogeography of finches and sparrows”, Animal Genetics. Nova Science Publishers. ISBN 978-1-60741-844-3.
- ↑ New World sparrows, bush tanagers (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo New World sparrow en la angla Vikipedio.