Ajka
Ajka estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Ajka, kies centro ĝi estas.
Ajka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1959–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 26 408 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 278 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 6′ N, 17° 33′ O (mapo)47.10055555555617.552222222222Koordinatoj: 47° 6′ N, 17° 33′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 95,05 km² (9 505 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ajka [+] | |||||
Geografio
redaktiAjka situas sur malebenaĵo en montaro Bakony, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Graz, laŭ fervojo Budapeŝto-Celldömölk.
Historio
redaktiLa komunumo estis loĝata dum la neolitiko, de keltoj, romianoj, hunoj, avaroj kaj slavoj. La hungaroj fondis tie plurajn vilaĝojn. La unua mencio devenis el 1214. La turkoj faris senhoma la vilaĝojn. La luterana preĝejo konstruiĝis en 1789.
En 1836 oni trovis karbon. Tio portis novan epokon por la vilaĝo. La minado komenciĝis en 1869. En 1878 vitrofabriko ekfunkciis, la vitrokristalo de Ajka ankaŭ nun estas fama. En 1934 katolika preĝejo konstruiĝis. Dume oni trovis baŭksiton, tial ekfunkciis energia centralo kaj aluminia fandoforno en 1942. En 1959 aliĝis al Ajka la najbaraj vilaĝoj kaj fondiĝis urbo Ajka, kiu iĝis distriktejo en 1971. (Origine Ajka konsistis el 8 apartaj vilaĝoj Ajka, Berénd, Bódé, Padrag, Csékút, Gyepes, Rendek és Tósok, krome menciindas minejo Csingervölgy.)
La 4-an de oktobro 2010, 1,1 miliono da kubaj metroj de ruĝa koto verŝiĝis, post rompiĝo de rezerv-baraĵo el la aluminia fabriko, estigante morton de 8 homoj kaj gravegan naturmedian katastrofon en la river-areo de Danubo.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn Ajka naskiĝis:
Ĝemelurboj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (hungare)
- Elĉielaj fotoj pri la katastrofo okazinta la 4-an de oktobro 2010 (konsultita je 2010-10-09)
- Aliaj fotoj pri la sama katastrofo (konsultita je 2010-10-09)
-
Urbodomo
-
Mina muzeo
-
Kulturejo