Afrika Pokalo de Nacioj
La Afrika Pokalo de Nacioj (france Coupe d'Afrique des nations de football, arabe كأس أمم إفريقيا, angle Africa Cup of Nations (ACN) kaj foje African Nations Cup (ANC)) estas la ĉefa internacia turniro de naciaj futbalistaj teamoj en Afriko. Ĝin okazigas la Konfederacio de Afrika Futbalo (CAF), kaj unuafoje ĝi okazis en 1957. Ekde la jaro 1968, la pokala turniro okazas ĉiun duan jaron. Laŭ la stato de 2010, la nacia teamo de Egiptio estas la aktuala ĉampiono, kaj ankaŭ gajnis la pokalon plej ofte el ĉiuj partoprenintaj teamoj, sume 7 fojojn.
Afrika Pokalo de Nacioj | ||
internacia futbala konkurso inter naciaj teamoj • perioda evento | ||
---|---|---|
Fondita en | 210 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Venkintoj
redakti- Egiptio
- 2017 Kameruno
- En la 6-a de februaro 2022 en Kameruno en la finalo de la Afrika Pokalo de Nacioj 2021 (prokrastita pro la pandemio) venkis la teamo de Senegalo post egaleco en fina serio de penaloj 4-2 kontraŭ tiu de Egiptio.