Aŭstronezia lingvaro
La aŭstronezia lingvaro estas lingvofamilio parolata ĉe tre vasta areo, de Madagaskaro ĝis Tajvano, Havajo kaj Paskinsulo.
Aŭstroneziaj lingvoj | |
Bazaj informoj | |
Regiono | Mara sudorienta Azio, Oceanio, Madagaskaro, Tajvano |
Klasifiko | |
Lingvistika klasifiko |
Unu el la plej gravaj lingvaj familioj en la mondo, por kiu estas proponataj eksteraj ligoj al aliaj familioj, el kiuj neniu estas ĝenerale akceptata. |
Apartenantaj lingvoj kaj familioj | Tajvana Malajopolinezia |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | map |
Glottolog | aust1307 |
Etimologio
redaktiLa vorto "aŭstronezia" venas el la greka lingvo kaj signifas "sudaj insuloj".
Ekzemploj de aŭstroneziaj lingvoj kaj lingvaroj
redaktiKelkaj aŭstroneziaj lingvoj:
- Indonezia (35 milionoj da denaskaj parolantoj)
- Filipina, subgrupo de la Tagaloga (10,5 milionoj da parolantoj)
- Malagasa (10 milionoj da parolantoj)
- Havaja kreola (500 mil parolantoj)
- Fiĝia (337 mil parolantoj)
- Tongana (187 mil parolantoj)
- Maoria (100 mil parolantoj)
- Havaja lingvo (24 mil parolantoj)
- Pajvana (Paiwan, indiĝena lingvo parolata en Tajvano)
Kelkaj lingvaroj kaj lingvoj en la aŭstronezia lingvaro :
Lingvofamilio de popoloj. Dividiĝas je grupoj - (1) Centra, (2) Okcidenta, (3) Orienta, (4) Tajvana. Totala kvanto: 237 mln. La plej multnombraj popoloj de la familio: Javanoj, Bisajanoj, Sundoj, Tagaloj, Maduroj, Malajoj. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):
Lingvogrupo | SU | Eŭropo | Azio | Afriko | Ameriko | Oceanio | Mondo |
Centra | - | - | 6,05 | - | - | - | 6,05 |
Okcidenta | - | 0,07 | 216,65 | 10,08 | 0,93 | 0,15 | 227,88 |
Orienta | - | - | 0,22 | - | 0,26 | 2,32 | 2,80 |
Tajvana | - | - | 0,39 | - | - | - | 0,39 |
Totalo | - | 0,07 | 223,31 | 10,08 | 1,29 | 2,47 | 237,12 |
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.
Okcidenta grupo (Indonezianoj)
AĈEHOJ
- Nomo: [m] aĉe; [f] Atjeh; [r] aĉeĥ, aĉe, aĉini
- Popolo en Indonezio, en nordo de Sumatra insulo; Kvanto: ĉirkaŭ 3 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Malajzio.
- Lingvo: aĉea.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
BALIANOJ
- Nomo: [f] Baliens, Balinais; [r] balijci
- Popolo en Indonezio, en la insuloj Balio kaj Lom-bok; Kvanto: 3,65 mln (1992).
- Lingvo: de indonezia branĉo.
- Kredantoj: hinduistoj.
BANĜAROJ
- Nomo: [f] Bandjars, Benjars; [r] banĝar
- Popolo en Indonezio (ĉ. 3 mln, precipe en la insulo Kalimantano) kaj Malajzio. Totala kvanto: 3,15 mln (1992). Parolas en dialekto de malaja lingvo.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
BATAKOJ
- Nomo: [f] Bataks; [r] bataki
- Popolo en Indonezio de aŭstroazia lingvofamilio. Okupas nordokcidentan parton de la insulo Sumatro. Kvanto: 3,400 mil (1992).
BUGISOJ
- Nomo: [M] tougik; [f] Boegs, Bugis; [r] bugisi
- Popolo en Indonezio (precipe en sudokcidente de la insulo Sulaveso); kvanto 4,55 mln Loĝas ankaŭ en Malajzio kaj Singapuro. Totala kvanto: 4,6 mln (1992).
- Lingvo: bugisa.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
DAJAKOJ
- Nomo: [f] Dayaks; [r] dajaki
- Grupo de popoloj en Indonezio, Malajzio kaj Brunejo, ĉefloĝantoj de la insulo Kalimantano; 3,7 mln (1992).
- Lingvoj: de indonezia grupo.
- Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj-sunaistoj.
JAVANOJ
- Nomoj: [f] Javanais; [r] javanci
- Popolo en Indonezio (89,0 mln), ĉefloĝantoj de centra parto de Javo. Loĝas ankaŭ en Malajzio, Aŭstralio, Nederlando k.a. Totala kvanto: 89,6 mln (1992). Apartenas al sudazia transira raso.
- Lingvo: java; vaste uzata ankaŭ indonezia.
- Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj.
MADUROJ
- Nomoj: [f] Madouriens; [r] madurci
- Popolo en Indonezio (en insulo Maduro kaj orienta parto de Javo); 10,8 mln (1987).
- Lingvo: de indonezia branĉo: madura.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
MAKASAROJ
- Nomoj: [m] mangkasarak; [f] Macassariens; [r] makasar
- Popolo en Indonezio (Sulavesa insulo); 2,6 mln (1992).
- Lingvo: de indonezia branĉo.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
MALAJOJ
- Nomoj: [f] Malais; [r] malajci
- Etna komunumo en Malajzio (pli ol 12,8 mln), Indonezio (precipe en insuloj Kalimantano kaj Sumatro), Tajlando, Singapuro kaj Brunejo. Totala kvanto: ĉirkaŭ 21,3 mln (1992).
- Lingvo: malaja.
- Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj.
MINANKABAŬOJ
- Nomoj: minangkabau; Minangkabans; minangkabaŭ
- Popolo en Indonezio (6,98 mln, precipe en okcidento de Sumatra insulo). Totala kvanto: 7 mln (1992).
- Lingvo: de indonezia branĉo: minankabaŭa.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
SUNDOJ, Sundanoj
- Nomoj: [m] sunda; [f] Sundas; [r] sundi, sundanci
- Popolo en Indonezio, parencaj de Javanoj, precipe en okcidento de insulo Javo; 24,5 mln (1992).
- Lingvo: sunda.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
SENOJ
- Nomoj: [f] Senoi; [r] senoi
- Grupo de popoloj en Malajzio kaj Tajlando, ĉirkaŭ 40 mil (1992).
- Lingvoj: de malaka grupo de aŭstronezia familio. Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.
TORAĜOJ
- Nomoj: [f] Toradjas; [r] toraĝoj
- Grupo de popoloj (sadangoj, posoj, k.a.) en Indonezio (centra parto de Sulaves-insulo); 1,5 mln (1992).
- Parolas en indoneziaj lingvoj.
- Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj kaj kristanoj-protestantoj.
Okcidenta grupo (Filipinanoj)
BIKOLOJ
- Nomo: [m] bikol; [f] Bikols; [r] bikol
- Popolo en Filipinoj (precipe en duoninsulo Bikolo kaj insulo Luzono), 4,5 mln (1992).
- Lingvo: de indonezia branĉo: bikola.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
BISAJANOJ
- Nomo: [m] bisaja; [f] Visayas; [r] visaja
- Popolo en Filipinoj. Kvanto: 26,75 mln (1992).
- Apartenas al sudmongoloida raso.
- Lingvo: cebua, hiligajnona, varaja, vaste uzata ankaŭ tagaloga, hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.
ILOKANOJ
- Nomo: [f] Ilocans; [r] iloki, ilokani
- Popolo en Filipinoj, ĉefe en la norda parto de la insulo Luzono (7,1 mln, 1992).
- Lingvo: iloka.
- Kredantoj: katolikoj.
- Nomoj: [f] Moros; [r] moro
- Grupo de popoloj en la sudo de Filipinoj; 1,97 mln (1992).
- Lingvoj: de indonezia grupo.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
TAGALOGOJ
- Nomoj: [m] tagailog; [f] Tagals; [r] tagali
- Popolo en Filipinoj, ĉefloĝantoj de centra kaj suda partoj de la insulo Luzono; 15,4 mln (1992).
- Lingvo: tagaloga.
- Kredantoj: katolikoj.
Okcidenta grupo (Pacifiko)
ĈAMOROJ
- Nomoj: [f] Chamoro; [r] ĉamoro
- Popolo, ĉefloĝantoj de Marianaj insuloj. Kvanto: 98 mil (1992), inter ili en la insulo Gvamo 80 mil.
- Lingvo: de indonezia grupo: ĉamora.
- Kredantoj: kristanoj.
Centra grupo
AMBONOJ
- Nomo: [f] Ambons; [r] ambonci
- Popolo en Indonezio (600 mil, 1992), Totala kvanto: 635 mil
- Lingvo: malaja.
- Kredantoj: kristanoj-reformistoj, muzulmanoj-sunaistoj.
BIMO-SUMBANOJ
- Nomo: [f] Bimo-Sumbaniens; [r] bima-sumbanskije narodi
- Grupo de popoloj en oriento de Indonezio (bimoj, sumbanoj, mangarajoj k.a.), en la insuloj de Malgranda Zonda Arkipelago; 3,1 mln (1992).
- Lingvoj: de indonezia branĉo.
- Laŭ religio kristanoj, muzulmanoj-sunaistoj kaj adeptoj de tradiciaj konfesoj.
Orienta (Pacifika) grupo
a. Polinezianoj
POLINEZIANOJ
- Nomoj: [f] Polynesiens; [r] polinezijci
Grupo de popoloj (maorioj, samoanoj, tonganoj, tahitianoj k.a.), ĉefloĝantoj de Polinezio; 1,12 mln (1992).
- Lingvoj: polineziaj.
- Kredantoj: katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.
HAVAJANOJ
- Nomo: [f] Hawaiens; [r] gavajci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Havajaj Insuloj (Usono), 170 mil (1992).
- Lingvo: havaja.
- Kredantoj: protestantoj kaj katolikoj.
MAORIOJ
- Nomoj: [m] maori; [f] Maoris; [r] maori
- Polinezia popolo en Nov-Zelando, 320 mil (1992).
- Lingvo: maoria.
- Kredantoj: kristanoj (protestantoj kaj katolikoj).
SAMOANOJ
- Nomoj: [f] Samoans; [r] samoanci
- Polinezia popolo, ĉefloĝantoj de Samoa insularo (190 mil). Loĝas ankaŭ en Nov-Zelando, Aŭstralio k.a. Totala kvanto: 335 mil (1992).
- Kredantoj: precipe protestantoj.
TAHITIANOJ
- Nomoj: [f] Tahitiens; [r] taitjane
- Popolo, ĉefloĝantoj de Tahitio kaj Societaj insuloj; 130 mil (1992).
- Lingvo: tahitia.
- Kredantoj: kalvinistoj, parto - katolikoj.
TONGANOJ
- Nomoj: [f] Tongans; [r] tonga
- Popolo, ĉefloĝantoj de Tongo, 105 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Aŭstralio.
- Lingvo: de polinezia grupo: tongana.
- Kredantoj: kristanoj (precipe metodistoj), parto - katolikoj.
b. Mikronezianoj
MIKRONEZIANOJ
- Nomoj: [f] Micronesiens; [r] mikronezijci
- Grupo de popoloj (kiribatanoj, trukoj, marŝalanoj k.a.), ĉefloĝantoj de Mikronezio; 220 mil (1992).
- Lingvoj: mikroneziaj.
- Kredantoj: katolikoj, protestantoj, aliaj.
KIRIBATANOJ
- Nomo: [m] tungaru; [f] Tungaru, Kiribatiens; [r] kiribati
- Melanezia popolo, ĉefloĝantoj de Kiribato (72 mil). Loĝas ankaŭ en najbaraj insuloj. Totala kvanto: 78 mil (1993).
- Kredantoj: protestantoj.
c. Melanezianoj
MELANEZIANOJ
- Nomoj: [f] Melanesiens; [r] melanezijci
- Grupo de popoloj (multnombraj — fiĝianoj, kanakoj k.a.), ĉefloĝantoj de Melanezio; 1,7 mln (1992).
- Lingvoj: melaneziaj.
- Kredantoj: protestantoj, katolikoj, estas ankaŭ adeptoj de tradiciaj konfesoj.
FIĜIANOJ
- Nomoj: [f] Fidjiens; [r] fiĝijci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Fiĝiaj insuloj (340 mil, 1992).
- Lingvo: fiĝia.
- Kredantoj: protestantoj.
KANAKOJ, novkaledonianoj
- Nomo: [m] kanaki; [f] Kanaks; [r] kanaki, novokaledonci
- Melanezia popolo, indiĝenaj triboj de Nov-Kaledonio, 60 mil (1992).
- Kredantoj precipe katolikoj, estas ankaŭ kalvinistoj k.a.
Tajvana grupo
GAOŜANOJ
- Nomo: [f] Gaochans; [r] gaoŝan (ĉine - montaranoj)
- Grupo de popoloj (atajaloj, couoj, bununoj k.a.) en Tajvano, 340 mil (1992).
- Lingvoj: de indonezia grupo.
- Konservas tradiciajn konfesojn.
ALIAJ POPOLOJ
MALAGASOJ, Malgaŝoj
- Nomoj: [f] Malgaches; [r] malagasiici, malgaŝi
- Popolo, ĉefloĝantoj de Madagaskaro; 12,79 mln (1992). Malgrandaj grupoj loĝas en Reunio, Sejŝelaj kaj Komoraj insuloj.
- Lingvo: malagasa.
- Plimulto konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj-sunaistoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.ethnologue.com/show_family.asp?subid=106
- http://language.psy.auckland.ac.nz Arkivigite je 2005-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.ethnologue.com/show_family.asp?subid=89851
- http://www-personal.umich.edu/~rustyb/112/austronesian.htm