Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio)

Reĝo de Pollando, Grandduko de Litovio, Elektoprinco de Saksio
(Alidirektita el Aŭgusto la Forta)

Princo-elektisto Frederiko Aŭgusto la 1-a de Saksio, ofte nomata "Aŭgusto la Forta" (germane Friedrich August I., August der Starke; naskiĝis la 12-an de majo 1670 en Dresdeno kaj mortis la 1-an de februaro 1733 en Varsovio), estis eŭropa baroka reganto. Ekde la jaro 1697 li sub la nomo Aŭgusto la 2-a ankaŭ estis la reganto de Pollando-Litovio (pole August II Mocny, litove Augustas II (antrasis)) kaj do estis pola reĝo kaj litova grandduko.

Aŭgusto la Forta
Reganto de Saksio-Pollando
Reĝo Aŭgusto, pentrita de Louis de Silvestre
Reĝo Aŭgusto, pentrita de Louis de Silvestre
Persona informo
August der Starke
Naskiĝo 12-an de majo 1670 (1670-05-12)
en Dresdeno
Morto 1-an de februaro 1733 (1733-02-01) (62-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per Gangreno Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo katedralo Wawel
Krakovo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio unue luteranismo
poste katolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio
Elektoprinclando Saksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio)
Familio
Dinastio Albertidoj, branĉo de la dinastio Wettin • Dinastio Wettin vd
Patro Johano Georgo la 3-a de Saksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anno Sofio de Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Johano Georgo la 4-a de Saksio kaj Johann Georg Maximilian Fürstenhoff (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Christiane Eberhardine of Brandenburg-Bayreuth (en) Traduki (1693–1727) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Marianna Denhoff (en) Traduki
Angélique Debargues (en) Traduki
Henriette Rénard (en) Traduki
Maria Aurora von Spiegel (en) Traduki
Erdmuta Zofia von Dieskau (en) Traduki
Zofia Eleonora Klengel (en) Traduki
Anna Aloysia Maximiliane von Lamberg (en) Traduki
Emerencjanna Pociej (en) Traduki
Maria Aurora von Königsmarck (en) Traduki (1694–1696)
Urszula Katarzyna Bokum (1698–1704)
Anna Constantia von Brockdorff (en) Traduki (1704–1713)
Henrietta von Osterhausen (en) Traduki (1720–1720) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Aŭgusto la 3-a
 ( Christiane Eberhardine of Brandenburg-Bayreuth (en) Traduki)
Anna Karolina Orzelska (en) Traduki
 ( Henriette Rénard (en) Traduki)
Friederike Alexandrine Moszyńska (en) Traduki
 ( Anna Constantia von Brockdorff (en) Traduki)
Frederiko Aŭgusto Cosel
 ( Anna Constantia von Brockdorff (en) Traduki)
Maria Anna Katharina Rutowska (en) Traduki
 ( Maria Aurora von Spiegel (en) Traduki)
Johano Georgo de Saksio
 ( Urszula Katarzyna Bokum)
Frederiko Aŭgusto Rutowski
 ( Maria Aurora von Spiegel (en) Traduki)
Maŭrico de Saksio
 ( Maria Aurora von Königsmarck (en) Traduki)
Augusta Constantia von Friesen (en) Traduki
 ( Anna Constantia von Brockdorff (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Frederiko la 4-a de Danio (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo artkolektanto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Princo-elektisto de Saksio
Frederiko Aŭgusto la 1-a
Dum 16941733
Antaŭulo Johano Georgo la 4-a
Sekvanto Frederiko Aŭgusto la 2-a
Reganto de Pollando-Litovio
Aŭgusto la 2-a
Dum 16971704
Antaŭulo Johano la 3-a Sobieski
Sekvanto Stanislao Leszczyński
2-a periodo
Dum 17091733
Antaŭulo Stanislao Leszczyński
Sekvanto Aŭgusto la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
reĝo Aŭgusto la 2-a, maldekstre la polaj kronjuveloj kaj la saksa dukoĉapelo

Denaske li estis protestanto, sed por regi en Pollando-Litovio li devis konvertiĝi al katolikismo, kio malpopularigis lin en lia hejmlando Saksio, tradicie forta defendejo de la protestanta kredo en Eŭropo.

Li estis inter la plej pompaj eŭropaj regantoj de sia epoko kaj iĝis la prototipo de absolutisma reganto, kiu per konstruo de multekostegaj kasteloj kaj okazigo de luksaj festoj enscenigis sian riĉecon kaj potencon. Aparte li konstruis luksajn reprezentajn konstruaĵojn en siaj rezidejoj Dresdeno kaj Varsovio, kaj kompense tre ŝparis pri investoj en la malĉefurbaj partoj de Saksio kaj Pollando-Litovio.

la kastelo Zwinger [cvinga] en Dresdeno

Grandegajn sumojn ankaŭ kostis pluraj militoj, en kiu lia armeo partoprenis, antaŭ ĉio la Granda Nordia Milito, en kiu Aŭgusto havis centran rolon. Kadre de tiu milito li fine ja stabiligis sian regadon de Pollando-Litovio, sed tuteŭrope precipe fortiĝis la Rusia Imperio, kies influo ankaŭ al Pollando-Litovio intensiĝis, tiel ke fine de la 18-a jarcento, malpli ol 80 jarojn post la fino de la Granda Nordia Milito, la ŝtato Pollando-Litovio komplete malaperis kaj findividiĝis inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio-Hungario.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Informoj pri Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)