-ig-
-ig- estas sufikso almetebla al ĉiaj radikoj, kiu transformas radikon al verbo: Verboj faritaj per la sufikso IG estas ĉiam objektaj. Ili montras kaŭzadon de ia rezulto. La subjekto estas ĉiam la kaŭzo aŭ la kaŭzanto. La radiko(j) antaŭ IG montras la rezulton.[1]
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
Eco aŭ stato kiel rezulto
redakti«Se la rezulto de IG-verbo estas eco aŭ stato (pozicio, identeco...), la objekto estas tiu, kiu ricevas tiun econ, staton ktp. [1]
Lacigi «La objekto estas tiu, kiu fariĝas laca: La tro multa parolado lacigas lin.[2] La vojaĝo certe vin lacigis.[3] Tiu ĉi medikamento estas bona, sed ĝi lacigas la uzanton.
Glaciigi «La objekto estas tio, kio fariĝas glacio aŭ glacia: Norda neĝo glaciigas liajn piedojn.[4]
Edzinigi «La objekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo.[5] Li edzinigis ŝin al si per la edziĝa ringo kontraŭ la volo de ŝia patro.[6]
Enigi «La objekto estas tiu, kiu estas movata en ion. La loko al kiu moviĝas la objekto estas montrata per en kaj N-finaĵo: Ŝi verŝajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn.[7] Li enigis la glavon en la ingon.
Senkapigi Post senkapigo ne plu doloros viaj dentoj.
Troigi Ne troigu; kvar bulkoj sufiĉos.
Senobjekta ago kiel rezulto
redakti«Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas senobjekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el alia verbo, kiu estas senobjekta. Ĉe tiaj IG-verboj la objekto estas la subjekto de la origina verbo. [1]
Bruligi «La objekto estas tio, kio ekbrulas: Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [8] La suda suno bruligas lian nudan kapon.[4]
Sidigi «Objekto estas tiu, kiu estas metata en sidan pozicion: Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj.[9] La hundon li residigis sur la keston.[10]
Objekta ago kiel rezulto
redakti«Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas objekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el verbo, kiu jam estas objekta. Ekzistas du manieroj uzi tiajn IG-verbojn. La objekto de la IG-verbo povas esti la subjekto de la origina verbo, aŭ la objekto de la origina verbo.
Sciigi «La objekto povas esti tiu, kiu ekscias ion: Mi estas devigata sciigi vin pri tre malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro.[11] La objekto povas alternative esti la sciaĵo: La heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉiĝon.[12]
Memorigi «La objekto povas esti tiu, kiu ekmemoras ion: Tio memorigas min pri mia infaneco. La objekto povas alternative esti la memoraĵo: Tio memorigas al mi mian infanecon.
Oni ne povas uzi ambaŭ eblojn samtempe. Ne eblas diri: *Mi sciigos vin malbelan fakton.* Nek eblas diri: *Tio memorigas min mian infanecon.*
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 priskribo en PMEG
- ↑ Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto, paragrafo 40
- ↑ Fabeloj de Andersen 4, paĝo 223
- ↑ 4,0 4,1 Friedrich Schiller: La Rabistoj, paĝo 106
- ↑ Nikolaj Gogol: La Revizoro, p. 86
- ↑ Heinrich Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, p. 8
- ↑ Marta, p. 56
- ↑ Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto, paragrafo 39
- ↑ Marta, p. 193
- ↑ Fabeloj de Andersen 1, paĝo 3
- ↑ Leteroj de Zamenhof 2 en la Originala Verkaro, paĝo 209
- ↑ Fabeloj de Andersen 1, paĝo 65