Ĥibat Cion
Ĥibat Cion (hebree חיבת ציון signifante "Amantoj de Ciono") estis pola organizo por helpi la judojn reiri al la Promesita Lando.
Ĥibat Cion | ||
---|---|---|
politika movado cionisto | ||
Komenco | 1884 vd | |
Lando(j) | Ukrainio vd | |
Historio
redaktiEn junio 1882 estiĝis kunveno en Varsovio por fondi ĝeneralan societon Ĥibat Cion en tiu urbo. En unu el la varsoviaj kunvenoj, L. L. Zamenhof (aliĝinta dum sia studenta aktivado) konatiĝis kun sia estonta edzino, Klara Silbernik.[1]
Je la fino de la 19a jarcento, la unua cionisma grupo estis organizita en Ciechanowiec, en Pollando, sub la nomo "Ĥibat Cion". En la unua cionisma kongreso de 1897 en Bazelo, 2 cionismaj delegitoj estis el Ciechanowiec. Ĉar la cionisma movado estis malpermesita en la Rusa Imperio, la organizo estigis sekretajn aktivecojn kaj kunvenoj okazis en privataj domoj. En ĉi tiu tempo, la "Bundo"-movado estis aktiva en Ciechanowiec ankaŭ sub kaŝaj kondiĉoj.
Referencoj
redakti- ↑ Marjorie Boulton. Zamenhof - Creator of Esperanto, 1960, Londono: eldonejo Routledge kaj Paul Kegan), p. 31.
Retaj ligiloj
redakti- Naftali Zvi Maimon: artikolo La cionista periodo en la vivo de Zamenhof, aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, paĝoj 126-137, kaj dua parto, aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, paĝoj 165-177, ambaŭ arkivigitaj en marto 2016 (esperante)
- We Remember Jewish Ciechanowiec! (angle)