Üllés
Üllés [ulEŝ] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Mórahalom.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 50 km²
- Loĝantaro: 3200
- Poŝtkodo: 6794
- Telefonprefikso: 62
Situ o
redaktiLa vilaĝo situas laŭ flankovojoj. Szeged troviĝas 30 km-ojn for.
Historio
redaktiLa loko estis paŝtejo de la hungaroj, baldaŭe kumanoj ricevis la regionon, laŭ la dokumentoj estis tie figuro Ellés. Dum la turkoj la regiono senhomiĝis, la loĝantoj rifuĝis precipe al urboj Kecskemét, Szeged kaj Szabadka. Post la turka erao la kamparanoj konstruis farmojn en siajn parcelojn, ĉar el la urbo ne povis kulturi teron kaj bredadi bestojn. Naskiĝis senfinaj vicoj de farmoj, kiu hungare enradikiĝis "farmomondo" pro la grandeco. En 1736 fondiĝis vilaĝeto el la farmoj apartenanta al Kiskundorozsma. Üllés memstariĝis en 1949. Apud la vilaĝo oni minadas nafton kaj tergason.
Vilaĝservoj estas 2 lernejoj, infanĝardeno.
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Antonio de Padovo de 1900
- nova katolika preĝejo de 2001
- muzeeto
- fiŝkaptista lago
Ĝemelkomunumoj
redakti- Torockó, Rumanio
- Torockószentgyörgy, Rumanio
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiale
- situo Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- eMagyarország[rompita ligilo]