Újszentiván [UjsentivAn] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád-Csanád, en Distrikto Szeged. La loknomo signifas: nova-sankta-Ivano.

Bazaj informoj

redakti

Újszentiván situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Makó-Szeged. Rando de la lasta urbo la vilaĝo troviĝas 1 km-ojn for.

Historio

redakti

La vilaĝnomo aperis unue dum regado de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1411 en formo Zenthyvan. La komunumo nomiĝis pri patrono de sia preĝejo. Fine de la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Serboj refondis la komunumon en 1784, baldaŭe venis ankaŭ germanoj kaj hungaroj. En 1849 la hungara armeo grave malvenkis de la aŭstroj. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Fine de tio okazis loĝantarŝanĝo inter hungaroj kaj serboj. Post la 2-a mondmilito parto de la germaneco estis forigita.

 
Serba ortodoksa preĝejo

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, klubo de maljunuloj, familihelpa servo. Vidindaĵoj estas serbaj preĝejo kaj paroĥo.

Famuloj

redakti

En Újszentiván naskiĝis kemiisto Péter Huhn.

Komunumoj szentiván (=Sankta Ivano) en Hungara reĝlando

redakti
Alsószentiván Bakonyszentiván Bácsszentiván Cserhátszentiván Csittszentiván
Felsőszentiván Győrszentiván Pilisszentiván Sajkásszentiván Sajószentiván
Szászszentiván Szentiván Szentivánboca Szentivánlaborfalva Újszentiván
Úrszentiván Vajdaszentivány Vasasszentivány Zalaszentiván