Javo
Javo (indonezie Jawa, [ĝava]) estas la ĉefa insulo de Indonezio. Ĝi havas areon de 132 000 km² kaj 114 milionojn da loĝantoj, kaj estas unu el la plej dense loĝataj insuloj de Indonezio, kun 864 homoj por km² kaj la 13a plej granda insulo en la mondo. Sur Javo estas la indonezia ĉefurbo Ĝakarto.
Javo | ||
---|---|---|
indonezie Jawa
| ||
Meze maldekstre la vulkano Bromo. En la fono dekstre la plej alta monto de Javo, la vulkano Semeru. Malfone dekstre la Batok | ||
insulo | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Insularo | Grandaj Sundaj Insuloj | |
Geografia situo | 8° S, 111° O (mapo)-7.5111.253676Koordinatoj: 8° S, 111° O (mapo) | |
Longo | 1 062 km | |
Larĝo | 199 km | |
Areo | 126 700 km² | |
Plej alta loko | Semeru 3 676 m | |
Loĝantaro | 130 000 000 1 026 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Jakarta | |
Javo apartenas al la Sundaj Insuloj kaj troviĝas en insula ĉeno kun Sumatro nordokcidente kaj Balio oriente. Nordoriente estas Borneo (Kalimantan). Sude estas la Kristnaska Insulo (administrata de Aŭstralio).
Administre Javo dividiĝas en kvar provincojn:
- Jawa Barat (Okcidenta Javo)
- Jawa Tengah (Centra Javo)
- Jawa Timur (Orienta Javo)
- Yogyakarta [jogjakarta], aŭtonoma princlando
La ĉefurbo Ĝakarto ne apartenas al iu provinco, sed estas administrata de la registaro.
Biogeografie Javo troviĝas en la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando.
Historio
Laŭlonge de la tempopaso multaj kulturoj kaj regnoj disvasstiĝis sur la insulo ekzemple la Sultanlando Demak sur la norda marbordo.
Javo kaj Esperanto
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras la insulon Javon:
- Poste vojaĝas suden al la insulo Javana,
- Borobuduron vidas, kun sepnivela teraso,
- dense skulptitajn ŝtupojn al la stupao precipa
- majeste leviĝantajn ĝis obelisko severa.[1]
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 113.