Ukijo

japana arta ĝenro de la 17a–19a jarcentoj, prezentanta ĉiutagaĵojn kiel belulinojn, kabukistojn, luktistojn, historiajn aŭ folklorajn scenojn, pejzaĝojn, vivulojn, kaj erotikon

Ukijo[1] (japane 浮世絵 (うきよえ), ukiyoe), estas termino markanta bildojn (desegnaĵojn) kun ĝenra temo farataj per tekniko de japana tabulopreso (iam ankaŭ nomata lignopreso) en la 17-a ĝis la 20-a jarcento. La uzita tekniko de preso ebligis amasan produkton. Temis pri koloraj presiloj sur lignaj tabuloj helpe de ŝablonoj. La temo estis ĉefe provinca vivo kaj amuziga fako (luktantoj de sumoo, korteganoj, artistoj ks.). Reproduktaĵoj estis alireblaj al pli malriĉaj, kiuj ne povis permesi al si originalajn laborojn de majstroj.

bildo Granda ondo ĉe marbordo de Kanagaŭa de Hokusai, estas parto de la fama serio 36 vidoj al la Fuĵi-Monto (1823-29)

Ukijo diras, vivu el tago al tago kaj vivĝoju la vivon liberigita de ĉiuj malproksimaj doktrinoj.

Etimologio

La nomo ukijo (japane 浮世絵 (うきよえ), ukiyoe) laŭvorte signifas bildon (japane  ()) de flosanta (japane  (), aŭ efemera) mondo (japane  ()), kiuj referas al la plezurlokoj ĉirkaŭ Tokio kaj Kioto.[2]

La signifo de la termino Ukijo ŝanĝiĝis kun la tempo. Ĝi origine havis budaisman signifon kaj esprimis la paseman kaj efemeran naturon de la realo. Dum ĉi tiu signifo neniam tute malaperis, la termino iom post iom estis uzata metafore por paroli pri vivmaniero de senripoza serĉado de efemeraj vivoĝojoj. Ukijo eĉ ricevis la signifon de "danĝera vivo", "kuraĝa vivo", "carpe diem".

Ukijistoj

Jen iuj famaj artistoj kiuj faris ukijojn:

Referencoj

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: ukij/o
  2. (nl) Ilija Trojanow, De vergeten voordelen van migratie (la forgesitaj avantaĝoj de migrado), p. 97, en : Het is altijd nu - essays over literatuur, eld. De Geus, 2019.