Ukijo

japana arta ĝenro de la 17a–19a jarcentoj, prezentanta ĉiutagaĵojn kiel belulinojn, kabukistojn, luktistojn, historiajn aŭ folklorajn scenojn, pejzaĝojn, vivulojn, kaj erotikon

Ukijo (japane 浮世絵 (うきよえ), ukiyoe, laŭvorte bildoj de flosanta (efemera) mondo, kiuj referas al la plezurlokoj ĉirkaŭ Tokio kaj Kioto[1]), estas termino markanta bildojn (desegnaĵojn) kun ĝenra temo farataj per tekniko de japana tabulopreso (iam ankaŭ nomata lignopreso) en la 17-a ĝis la 20-a jarcento. La uzita tekniko de preso ebligis amasan produkton. Temis pri koloraj presiloj sur lignaj tabuloj helpe de ŝablonoj. La temo estis ĉefe provinca vivo kaj amuziga fako (luktantoj de sumoo, korteganoj, artistoj ks.). Reproduktaĵoj estis alireblaj al pli malriĉaj, kiuj ne povis permesi al si originalajn laborojn de majstroj.

bildo Granda ondo ĉe marbordo de Kanagaŭa de Hokusai, estas parto de la fama serio 36 vidoj al la Fuĵi-Monto (1823-29)

Ukijo diras, vivu el tago al tago kaj vivĝoju la vivon liberigita de ĉiuj malproksimaj doktrinoj.

Ukijistoj

Jen iuj famaj artistoj kiuj faris ukijojn:

Referencoj

  1. (nl) Ilija Trojanow, De vergeten voordelen van migratie (la forgesitaj avantaĝoj de migrado), p. 97, en : Het is altijd nu - essays over literatuur, eld. De Geus, 2019.