Pandunia
Pandunia estas internacia planlingvo komencita de Risto Kupsala.
Pandunia | |
pandunia | |
konstruita lingvo • internacia planlingvo | |
---|---|
Skribo | latina alfabeto |
Kreinto | Risto Kupsala |
Dato | 2007, 2017 |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Nenie |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Pandunia |
Franca nomo | pandunia |
La originalaj kreantoj komencis plani projekton unue en 2005. De la komenco, la ideo estas krei internacian planlingvon, kiu samnivele reprezentas la plej parolatajn lingvojn de la mondo. La nomo Pandunia aperis en 2007, sed la lingvo ricevis ĝian aktualan formon nur en 2017. De la fino de 2016, ĝi estas konstante provata per Telegram kun malgranda komunumo, ĉefe Esperantistoj[1]. En marto de la jaro 2017, la lingvo iĝis tute analiza[2]. La rolo de vortoj estis decidata per fraza pozicio. Sed, en aŭgusto de la jaro 2017, ĝi reprenis kelkajn aglutinajn ecojn[3], kiel Esperantecajn finaĵojn por evidentigi rolon de vorto, kaj kelkajn sufiksojn[4]. Post tio, la lingvo multe perfektiĝis kaj ne draste ŝanĝiĝis.[5]
La ĉefaj celoj de Pandunia estas[6]:
- Vortoj de multaj lingvoj, ekzemple la angla, la araba, la ĉina, la hispana, la franca, la hinda, la japana, la persa, la rusa, la svahila kaj aliaj lingvoj.
- Relative simpla fonemaro
- Simple skribebla.
- Facile lernebla kaj konciza gramatiko.
Fonemaro
Pandunia uzas 25 literojn de la latina alfabeto. Ĉiu litero ĉiam faras la saman sonon. Neniu litero estas silenta.[7]
Antaŭa | Malantaŭa | |
---|---|---|
Malvasta | /i/ i |
/u/ u |
Mezvasta | /e/ e |
/o/ o |
Vasta | /a/ a |
Labialoj | Dentaloj | Interdentaloj | Alveolaroj | Alv.-pal. | Velaroj | Labialvelaroj | Glotalo | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Plozivaj | /p/ p |
/t/ t |
/k/ k |
|||||
/b/ b |
/d/ d |
/ɡ/ g |
||||||
Frikativaj | /f/ f |
/s/ s |
/ʃ/ /tʃ/ x c |
/h/ h | ||||
/v/ v |
/z/ z |
/dʒ/ j |
||||||
Nazalaj | /m/ m |
/n/ n |
||||||
Alproksimantaj | /l/ l /r/ r |
/j/ y |
/w/ w |
Gramatiko
Sintakso
La baza vortordo de Pandunia estas: subjekto - verbo - objekto. Priskribaj vortoj kiel adjektivoj kaj adverboj troviĝas tuj antaŭ la priskribita vorto.
Vortoj
La vortoj devenas de diversaj lingvoj de la tuta mondo[8]. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en la pandunia similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- bot (boato) similas al angla boat, germana Boot, hindia पोत (pōt), svahila boti ktp.
- ca (teo) similas al mandarena 茶 (chá), korea 차 (cha), rusa чай (ĉaj), hindia चाय (cāy), svahila chai, portugala chà, ktp.
- rang (koloro) similas al persa رنگ (rang), hindia रंग (rāng), turka renk, svahila rangi, lingala langi ktp.
- safar (vojaĝo) similas al araba kaj persa سفر (safar), turka sefer, svahila safari, angla safari, ktp.
- san (tri) similas al mandarena 三 (sān), japana 三 (san), korea 삼 (sam), ktp.
Ekzemploj
- baru vol yem medu. (Urso volas manĝi mielon.)
Referencoj
- ↑ "Aktiva Esperantista grupo en Telegram (Facebook)" (11-a de oktobro 2017).
- ↑ "Corrections and Esperanto update for isolating Pandunia (GitHub)" (11-a de oktobro 2017).
- ↑ "Bring back PoS markers and agglutinating word derivation (GitHub)" (11-a de oktobro 2017).
- ↑ "Derivational suffixes (GitHub)" (11-a de oktobro 2017).
- ↑ "Frequently Asked Questions (pandunia.info)" (11-a de oktobro 2017).
- ↑ "pandunia - simpla mondlingvo" (16‑a junio 2017).
- ↑ "Spelling of Pandunia" (16‑a junio 2017).
- ↑ "loge asle (pandunia.info)" (11-a de oktobro 2017).