Kantona lingvo
norma dialekto de sudĉina lingvo
La kantona lingvo (ĉine: 粤语; pinyin yuèyǔ aŭ 廣東話; guǎngdōnghuà, jyutping gwong2dung1waa2) estas grava ĉina lingvo parolata en Honkongo, Makao kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Parolanto de Kantono devas lerni la paroladon de Pekino simile disiga lingvo por ĝin kompreni. Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo. La kantona havas 6 tonojn.
kantona | ||
粵語 | ||
lingvo | ||
---|---|---|
Yuehai Yue • ĉina lingvo | ||
Parolata en | Ĉinio, Malajzio, Singapuro kaj landoj kun elmigrintaj ĉinoj elvenantaj el la kantonparolanta regiono | |
Parolantoj | 72 893 210 | |
Denaskaj parolantoj | 71 milionoj | |
Skribo | skribita kantona lingvo, kantonlingva brajlo, ĉina skribo | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | yue | |
ISO 639-3 | yue | |
SIL | YUE | |
Glottolog | cant1236 | |
Angla nomo | Cantonese | |
Franca nomo | dialecte cantonais | |
Vikipedio | ||
Vidu Ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Lernu la kantonan! Jen utila ligilo por lerni la kantonan (per la angla)