Javo
Javo (indonezie Jawa), estas la ĉefa insulo de Indonezio. Ĝi havas areon de 132,000 km² kaj 114 milionojn da loĝantoj, kaj estas unu el la plej dense loĝataj insuloj de Indonezio, kun 864 homoj por km². Sur Javo estas la indonezia ĉefurbo Ĝakarto.
Javo | ||
---|---|---|
Meze maldekstre la vulkano Bromo. En la fono dekstre la plej alta monto de Javo, la vulkano Semeru. Malfone dekstre la Batok | ||
insulo | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Insularo | Grandaj Sundaj Insuloj | |
Geografia situo | 8° S, 111° O (mapo)-7.5111.253676Koordinatoj: 8° S, 111° O (mapo) | |
Longo | 1 062 km | |
Larĝo | 199 km | |
Areo | 126 700 km² | |
Plej alta loko | Semeru 3 676 m | |
Loĝantaro | 130 000 000 1 026 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Jakarta | |
Javo apartenas al la Sundaj Insuloj kaj troviĝas en insula ĉeno kun Sumatro nordokcidente kaj Balio oriente. Nordoriente estas Borneo (Kalimantan). Sude estas la Kristnaska Insulo (administrata de Aŭstralio).
Administre Javo dividiĝas en kvar provincojn:
- Jawa Barat (Okcidenta Javo)
- Jawa Tengah (Centra Javo)
- Jawa Timur (Orienta Javo)
- Yogyakarta [jogjakarta], aŭtonoma princlando
La ĉefurbo Ĝakarto ne apartenas al iu provinco, sed estas administrata de la registaro.
Biogeografie Javo troviĝas en la Malaja ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando.