Villars-Fontaine
komunumo en la departemento Côte-d'Or de Francio
Villars-Fontaine estas franca komunumo situanta en departemento Côte-d'Or kaj en regiono Burgonjo.
Villars-Fontaine | |
komunumo | |
Memoraĵo de 1870
| |
Oficiala nomo: Villars-Fontaine | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Burgonjo |
Departemento | Côte-d'Or |
Kantono | Nuits-Saint-Georges |
Arondismento | Beaune |
Interkomunumreto | Nuits Saint Georges |
Rivero | Meuzin |
Situo | Villars-Fontaine |
- koordinatoj | 47° 09′ 0″ N 04° 53′ 32″ O / 47.15000 °N, 4.89222 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 489 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 265 m s. m. |
Areo | 2,89 km² (289 ha) |
Loĝantaro | 129 (2008) |
Denseco | 44,64 loĝ./km² |
Urbestro | Yves Bazin |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 21700 |
INSEE | 21688 |
Situo de Villars-Fontaine enkadre de Francio
| |
Situo de Villars-Fontaine enkadre de Côte-d'Or
| |
Vikimedia Komunejo: Villars-Fontaine | |
Retpaĝo: www | |
Laŭloka nomo : Fontanivillois |
Geografio
La rivero Meuzin trafluas en la limo de la komunumo. En la komunumo estas multe da fontoj el kie la nomo de la vilaĝo (Fontaine).
Demografio
1801 | 1851 | 1901 | 1936 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2008 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
195 | 155 | 133 | 92 | 89 | 93 | 98 | 112 | 117 | 110 | 129 |
Historio
La kastelo datiĝas el la 18-a jarcento. Sub la kastelo estas malnova kelo kiu apartenis al la kluniza abatejo sankta Vivant de Vergy. En la vilaĝo ne estas preĝejo.
La 18-an decembron de 1870, batalo okazis tie inter la germana armeo de la generalo Degenfeld kaj la kolonelo Poullet[1].
Notoj kaj referencoj de la artikolo
- ↑ La bataille de Nuits de Xavier Humbel 1970