Palmoleo

Revizio de 05:56, 9 mar. 2005 farita de Narvalo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Palma oleo aŭ palmoleo estas elgajnebla el la fruktokerno kaj grajnoj de oleopalmo (Elaeis guineensis, kiu estas kultivita en la tropikoj. Oni povas ekstrakti el 100 kilogramoj da fruktaro ĝenerale 22 kilogramojn da palma oleo kaj 1,6 kilogramojn da palma grajna oleo. La oleo kiel kokosa oleo apartenas al la lauraj oleoj, tio estas ĝi enhavas grandan proporcion de saturita laura acido.

La palmo povas produkti 7.250 litrojn da oleo je hektaro.

Ĝi uzatas kiel bazmaterialo por la produktado de margarinoj, dolĉaĵoj kaj pret-nutraĵoj, lavenzoj kaj kozmetikaĵoj, same kiel por teknikaj grasaĵoj. Palma oleo estas riĉa je olefinoj kaj konvenas por produkto de biodizelo. La oleo el la grajnoj estas uzataj nur por sapo.

La oleo kaj la frukto havas oranĝeruĝan koloron pro ties granda karotin-enteno. Ĉe la plu-prilaboro al nutraĵa oleo blankiĝas la palma oleo.

La palma oleo apartenas al la malmultaj solidaj plantaj grasoj (fandopunkto inter 26 kaj 28°C), kiuj en la necesa kvanto kultivitaj kaj tiel volonte uzatas por produktoj, ĉe kiuj gravas la solideco. Tiel oni povas rezigni pri arta solidigo.

La oleopalmo apartenas al oleoplantoj, kiuj devenas el Okcident-Afriko kaj estis pli poste sukcese kultivitaj ĉirkaŭ la ekvatoro en la tropikaj regionoj.

Al la plej grandaj palmoleaj produktantaj estas Malajzio (ĉ. 50%) kaj Indonezio (ĉ. 30%). Oni dehakis pro tio precipe en Indonezio multan tropikan pluvarbaron.

Ĉe la oeloprodukto oni estiĝas granda poluakvo, kiu putriĝante eligas metanon al la areo, fortigante la forcejan efikon.