Distrikto Rhein-Erft
distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Kolonjo |
administra sidejo: | Bergheim |
areo: | 704 km² |
enloĝantoj: | 463.147 (fine de decembro 2006) |
aŭtokodo: | BM (Bergheim) |
La distrikto Rhein-Erft (germane Rhein-Erft-Kreis) situas en la okcidento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, inter la grandaj urboj Kolonjo kaj Akeno. Administra sidejo de la distrikto estas la urbo Bergheim. Ĝis la fino de oktobro 2003 la teritorio nomiĝis Erftkreis (distrikto Erft).
Najbaras la distriktoj Neuss norde, Rhein-Sieg kaj Euskirchen sude kaj Düren okcidente. La teritorio de la eksterdistrikta urbo Kolonjo konsistigas la orientan limon.
Partnerejo
La distrikto Rhein-Erft-Kreis havas du partnerecojn kun eŭropaj regionoj:
Reta ligilo
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)