Liutprando el Kremono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{informkestoInformkesto verkisto
| dato de naskiĝo = ĉirkaŭ la jaro 922
| dato de morto = 927
Linio 5:
| notindaj verkoj = »Antapodosis«
| kesteroj =
{{informkesteroInformkestero sinsekvo
| titolo = episkopo de [[Kremono]]
}}
Linio 11:
'''Liutprando el Kremono''' (itale: ''Liutprando di Cremona'', latine: ''Liutprandus Cremonensis''; naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 922, mortinta en 927) estis [[italio|itala]] historiografo kaj [[katolikismo|romkatolika]] episkopo.
 
== Vivo ==
La filo el nobela [[lombardoj|lombarda]] klano studis ĉe la kortego de reĝo Hugo de Italujo en [[Pavio]] kaj ekdeĵoris, post la forpelo de Hugo (945), por ties posteulo [[Berengaro la 2-a (Italio)]]. La nova suvereno sendis lin en 949 por diplomati al [[Konstantinoplo]]. Poste ili malamikiĝis; Liutprando iris al [[Germanujo]] kaj sekvis imperiestron [[Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Oton la 1-an]] dum militiro italujena. Li fariĝis episkopo de [[Kremono]]. Nova legateco en Konstantinoplo ĉe imperiestro [[Nikeforo la 2-a (Bizancio)|Nikeforo la 2-a]] (968) havis la ideon peti edzinigon de bizanca princidino por [[Oto la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 2-a]]. Sed la plano fiaskis. En 970 li estis la lastan fojon menciita.
 
== Verkista agado ==
Lia verko »Antapodosis« (laŭvorte: "venĝo" - en ĝi li ege kritikis Berengaron kaj ties edzinon Willa) kovras la tempon de inter 886 kaj 949; ĝi verkitis inter 958–962. En ses libroj rakontatas gravaj okazaĵoj en Germanujo, en Bizancio kaj aparte en Italujo - malgraŭ certa neprecizeco la verko estas stile tre viva kaj plena de anekdotoj, citaĵoj el klasikaj verkistoj el la [[Antikveco]], do abunda fonto pri moroj kaj pensmanieroj tiutempaj.
 
Krome li verkis: »De rebus gestis Ottonis Magni imperatoris« (960–964), en lingvo pli digna kaj objektiva, krome: »De legatione Constantinopolitana« (ĝis la forlaso de la insulo [[Korfuo]], 7.1.969), satiro malica pri la bizanca kortego.
 
== Literaturo ==
* Köpke, ''De vita et scriptis Liudprandi'', Berlino 1842
* Baldeschi, ''Liudprando'', Giarre 1888
* Hantsch, ''Über Liutprand von Cremona'', Leoben 1888
 
== Fonto ==
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 625, kiu [http://www.zeno.org/nid/20007009852 legeblas tie ĉi.]
 
{{Projektoj}}
 
{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Liutprando el Kremono|920}}
 
[[kategorioKategorio:Italaj historiistoj]]
[[kategorioKategorio:Italaj verkistoj]]
[[kategorioKategorio:Italaj episkopoj]]
[[kategorioKategorio:Latinlingvaj verkistoj]]
[[Kategorio:Mezepokaj kronikistoj]]
[[Kategorio:Italaj diplomatoj]]