Louis Pasteur: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e esperantigo de citŝablonoj per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
== Komenca vivo ==
[[File:Louis Pasteur Geburtshaus in Dole.jpg|thumb|maldekstre|210px|Naskodomo de Pasteur, [[Dole]]. Nuntempe muzeo.]]
Louis Pasteur naskiĝis en Dole la 27-an decembro 1822, kaj [[Naskiĝdomo de Pasteur|la domo en kiu lia familio loĝis]] inter 1822 kaj 1826 nun estas muzeo. Filo de malriĉa [[tanado|tanisto]],<ref name="catholic intro">James J. Walsh (1913). [https://en.wikisource.org/wiki/Catholic_Encyclopedia_(1913)/Louis_Pasteur "Louis Pasteur".] En Herbermann, Charles (eld.). Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company.</ref> li montriĝis tre frue naturdotita por la studado, sed longtempe hezitis inter la sciencoj kaj la pentrado.<ref name="catholic intro"/> Kelkaj pentraĵoj fare de li montras apartan talenton, kiu sendube sukcesigis lin en tia kariero. Fine, li deziris eniri en [[École Normale Supérieure]] de [[Parizo]], kie estis formataj la estontaj instruantoj de la liceoj kaj de la universitatoj kaj, por pli bona preparo, li instaliĝis en Parizo jam en oktobro 1838 sed ne povis elteni la internulan vivon kaj revenis en sian provincon.<ref name="Debré">Debré, Patrice (2000). [https://books.google.es/books?id=RzOcl-FLw30C&pg=PA11&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false Louis Pasteur.] Traduko de Forster, Elborg. Baltimore: [[JHU Press]]. pp. 11–12. ISBN 978-0-8018-6529-9.</ref> Denove li hezitis kaj rekomencis pentri sed, post sia [[abituro|bakalaŭro]], li denove instaliĝis en Parizo kaj estis akceptita en la ''École Normale Supérieure'' en 1843. En 1842 li jam sukcesis en la konkurso, sed li trovis sian rangon ne sufiĉa kaj preferis rekomenci.<ref name="Debré"/>
 
Ĉio tio estas grava por komprenigi tiun esceptan homon: la [[pentrarto]] respondas je lia escepta atento en la observado; neniun detalon li maltrafis; lia rifuzo eniri tro frue en la ''École Normale Supérieure'' montras lian oponon kontraŭ la hastego. Tro ofte oni legas, ke post 1870, tre ŝokite de la falo de la imperio, li momente ĉesis labori; tio estas plene erara: li fakte daŭrigis sian studadon pri la mikrobiologio kaj, se la granda malkovro okazis nur en 1879, ĝi estis la rezulto de longa antaŭa preparado.