Louis Pasteur: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
 
[[Dosiero:Tableau Louis Pasteur.jpg|eta|maldekstra|250px|Louis Pasteur en sia laboratorio en [[1885]], portreto fare de [[Albert Edelfelt]].]]
Dum pluraj jaroj li studis la birdan [[ĥolero]]n kaj la [[karbunklo]]n, komprenante bone ilian transmeton, sed ne tuj malkovrante kuracilon. Li konstatis, ekzemple, ke la [[kobajo]]j povas esti trafataj de la birda ĥolero, sed en formo tre malgrava, apenaŭ videbla, sed tamen kontaĝa; tial, se kokinoj kaj kobajoj estus bredataj kunkune, la duaj povus infekti la unuajn, kvankam oni ne malkovrus la kaŭzon kaj oni parolus pri spontaneco. Li ankaŭ klarigis la imunecon de la kokoj kontraŭ karbunklo: ilia temperaturo estas tro alta, do la mikrobo ne povus disvolviĝi: tion li provis metante parte du kokinojn en malvarman akvon, inokulinte ilin je karbunklo. Ilia korpa temperaturo malaltiĝis kaj ili fariĝis malsanaj; tiam unu estis forprenita kaj metita en varman ĉambreton kaj la alia restis en la malvarma akvo. La unua baldaŭ resaniĝis, dum mortis la dua. Fine, en la somero 1879, retrovinte malnovan kultivaĵon de mikroboj de la birda ĥolero, Pasteŭro havis la ideon injekti ĝin al kokino; ne nur ĉi tiu ne mortis, sed posta injekto de freŝofreŝa kultivaĵo apenaŭ ĝin malsanigis. La principo de la [[vakcino]] estis ĵus malkovrita.
 
Baldaŭ Pasteŭro konstatis, ke oni povas malfortigi la mikrobon de [[karbunklo]] kaj fari ĝin vakcino, varmigante la kultivan dekoktondekoktaĵon je taŭga temperaturo, kaj li sukcesis imunigi ŝafojn. Granda eksperimentado estis farita en majo 1881 en Pouilly-le-Fort [pujilfor'] (Vert-Saint-Denis): oni inokulis karbunklon al vakcinitaj ŝafoj kaj al ne vakcinitaj. Ĉiuj ne vakcinitaj mortis, dum ĉiuj vakcinitaj resaniĝis post malgrava malsano, krom graveda ŝafino, kies feto jam mortis en ĝia ventro, kio klarigas la fatalan finiĝon.
 
Post tiu triumfosukceso Pasteŭro estis elektita al la [[Franca Akademio]] kaj Nacia Asembleo pli altigis lian monrekompencon (de tiam po 25. 000 frankoj jare): oni opiniis, ke liaj malkovroj ebligis al la kamparanoj ŝpari pli ol 25 milionojn ĉiujare. Sen perdo de tempo li daŭrigis sian studadon de la [[rabio]], jam komencitan. Ĉar estis neeble izoli la mikrobon kaj kultivi ĝin, Pasteŭro ekhavis la ideon sekigi la [[mjelo]]n de rabiaj kunikloj en sterila medio: post 14 tagoj ĝi fariĝis tute neaktiva. Tiam oni injektis pistaĵon al hundo, la morgaŭon oni injektis 13-tagan pistaĵon, poste 12-tagan, finfine pistitan mjelon de kuniklo mortinta la saman tagon; tiel traktita hundo estis nun imunigita kaj neniam plu trafis rabion. Sed agi same kun homo estis ege delikata: malsukceso povus kondamnigikondamni la ideojn de Pasteŭro en la publika opinio.
 
La 6-an de julio 1885 venis al la laboratorio de Pasteur alzaca virino kun sia infano, kiu la antaŭhieraŭon estis mordita de rabia hundo; D-ro Weber en [[Villé]] povis nur diri al ŝi, ke la knabo verŝajne mortos, sed pariza sciencisto ĵus malkovris kuracilon: nur li kapablis fari ion. Pasteŭro hezitis sed D-roj Grancher kaj Vulpian, du famaj profesoroj en la medicina Universitato de Parizo, prenis sur si la respondecon kaj oni inokulis la vakcinon. Fine la juna [[Joseph Meister]] povis reveni hejmen kaj neniam fariĝis malsana.
 
La informo disvatiĝisdisvastiĝis kaj tia estis la dankemo en la opinio, ke politikulo sugestis al Pasteŭro kandidatiĝi por [[Deputito (Francio)|deputita seĝo]] en kampara distrikto, kie la ŝafbredistoj lin elektus kun entuziasmo; alia volus nomumigi lin dumviva senatano. Ambaŭ proponojn li rifuzis, preferante dediĉi sian tempon al la organizado de kontraŭrabia servo. Li pravis, ĉar tre baldaŭ alvenis amase al la ''[[École Normale Supérieure]]'' homoj morditaj de rabiaj hundoj, sed la lokaloj de la malnova alt-lernejo tute ne kongruis por akcepti ilin. Publika monpeto ebligis kolekti sufiĉe da mono por konstrui tiun, kiun oni nomis [[Institut Pasteur|Pasteŭr-Instituto]], kiu fondaĵo havis baldaŭ filiojn en la tuta mondo.
 
En [[Institut Pasteur|Pasteŭr-Instituto]] loĝejo estis rezervita por la granda scienculo, kiu malsaniĝinta kaj fariĝinta ne kapabla plu labori almenaŭ povis vidi la venkonsukceson de siaj ideoj. En la lasta jaro de sia vivo li eksciis, ke la germana imperiestro volas meti lin en liston de scienculoj dekoraciotaj de la prusa ordeno ''Pour le Mérite''; li rifuzis sed per tre sobraj vortoj insistante, ke tiu decido estas nur privata afero. Li mortis en [[Villeneuve-l'Étang]], proksima vilaĝo de [[Parizo]], kiekien oni lin transportis en espero de resaniĝo. Post nacia funebrado li estis fine entombigita en [[kripto]] de [[Institut Pasteur|Pasteŭr-Instituto]].
 
== La ĉiutaga vivo de Pasteŭro ==