Esperanto-movado en Hungario: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Robbot (diskuto | kontribuoj)
e Robota unusencigo: Béla Szász - Ŝanĝis ligo(j)n al Béla Szász (filo)
eNeniu resumo de redakto
Linio 73:
Komence de aŭg. 1929 estis abunda rikolto de la multaj semadoj: al la [[21-a UK]] en Budapeŝto oni venigis ĉ. 1000 eksterlandajn samideanojn krom la enlandanoj. Granda aro da laboruloj, inter ili ĉefe la prez., [[József Mihalik]], sekretarioj [[Pál Tolnai]] kaj Balkányi la kasisto [[Elek Tolnai]], faris certa la eksterordinaran sukceson. Kvankam ne ĉiuj magistratoj helpis la gravegan fremdultrafikan aranĝon, aliaj kontribuis sufiĉan subtenon, eĉ subvencion de la ĉefurbo kaj de la ministerio por edukado. La kongreson oficiale invitis la ĉefurbo kaj la Societo Budapeŝto-Banurbo. Kiel kutime, tre multaj altranguloj aŭ famuloj estis patronoj (nur la ŝtatestro [[Miklós Horthy]] ne akceptis) aŭ honoraj anoj, la gazetaro skribis multe pri la kongreso, la plej amika sinteno montriĝis ĉe la gazeto "Magyarság", kiu enpresis ĉiutage unu-dupaĝajn artikolojn dum la kongreso en hungara kaj Esperanta lingvoj. La film-oficejo faris kinofilmon, la radio peris koncerton kaj intervjuon de fremduloj. Certe la UK estis la plej efika propagando dum la tuta ekzisto de Esperanto en Hungario.
 
Similaj, sed relative malgrandaj aranĝaĵoj, kiel la XV-a Katolika Kongreso en 1930 (d-ro Lukács kaj [[István Zöldy]]) kaj la postkongreso en 1931 ([[Béla Szász (filo)|Béla Szász]] kaj d-ro [[Ferenc Szilágyi (verkisto)|Ferenc Szilágyi]]) estis ankaŭ sukcesaj. La enketo, aranĝita de la "Hungara Esperanto-Jarlibro", en 1931, pruvis, ke Esperanto jam havas multajn amikojn inter la verkistoj, scienculoj kaj pedagogoj. HES ricevis en 1930 subvencion da 2000 [[pengo]]j de la ĉefministerio, 800 pengojn en 1931 de la ĉefurbo.
 
Tamen en kelkaj rilatoj ĝi ne havis sukcesojn. Ekz. la instruado en mezlernejoj estas permesata per ministra ordono jam de 1920, sed ĉiujare oni instruis Esperanton nur en kelkaj lernejoj kaj kun malgranda sukceso. Kaŭzoj: laŭ la ordono HES rajtas aranĝi kursojn por la lernantoj, sed ne rajtas postuli lernkotizon kaj la ministerio ne publikigas la permeson en sia oficiala organo. Alia grava batalkampo estas la radio, sed ĝis nun oni dissendis nur kelkfoje Esperanto-paroladojn.